Vagadi Sencele

Artisto: Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Laste redaktita:
Ярославна Пушкарская,
2023-novembro-25 08:23
Get it on Google Play

Teksto

Kanto de Ĵomart AMZEJEV

   Em          Am
Finiĝis laboro kaj estas vespero,
    D             Gmaj
Necesas jam hejmen iri,
   Cmaj          Am
Sed mi hodiaŭ promeni preferas,
    B7          Em
Delonge mi tion deziris.

Por tempo nelonga problemojn forgesi,
Sidante sur benko sole
Kaj ne rapidi ien sukcesi,
Iri, kien mi volas.

Refreno:
 Em      Am
Vagadi sencele
    B7     Em
Ĝis nokta mallumo,
  Em  E7 Am    B7 Em
Agordi animon minore
 Em    Am B7
Kaj foliumi kiel albumon
 Cmaj     Am     B7 Em
Foliojn de mia memoro.

Kaj mian doloron ne povos kuraci
Eĉ tia ĉarma vespero.
Mi scias, mi scias, animtrankvilecon
Mi trovos somere, somere.

Mi morgaŭ revenos al miaj problemoj,
Sed dume mi estas libera.
Ne rapidante, duope promenas
Mi kaj mia espero.

Refreno

Komentoj