Pri Leningrado

Artisto: Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Alŝutita:
2023-novembro-25 06:42
Get it on Google Play

Teksto

Muziko     Ĵomart kaj Nataŝa
Esperanta teksto     A. Zajsanov
Esperanta plenumo     Ĵomart kaj Nataŝa

 Dm         C     Dm   C
Jam forpasis pluraj tagoj, jaroj
 Dm         C     Dm   C
Sed ĝis nuno estas en memoro
   Gm             Dm
Tempo, kiam de milito rado
   Gm               Dm
Rulis tra kamparoj, tra arbaroj.
   Gm      B      Dm
Lige tion dume batas koro.
    B        A7  Dm  C
Rememoros mi pri Leningrado. - 2-foje

Pri loĝantoj ties kiujn neĝo
La malsanoj kaj malsat' turmentis
Dum kruela tempo de blokado
Samegale kiel la sieĝo.
Tamen antaŭ malamiko sentis
Vi fieron, kara Leningrado. - 2-foje

Plue pasos jaroj, eĉ jarmiloj.
Tion ne forgesos la homaro,
Kiel por estonto kaj florado
Falis viaj anoj kun armiloj
En la manoj apud Balta maro.
Ĉiam nevenkebla Leningrado! - 2-foje

Komentoj