Memore

Artisto: Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Alŝutita:
2023-novembro-24 07:36
Get it on Google Play

Teksto

Muziko     Ĵomart kaj Nataŝa
Esperanta teksto     A. Zajsanov
Esperanta plenumo     Ĵomart kaj Nataŝa

    D               Bm
Sur sangaj kampoj de Ĉilio
     D             Bm
Trankvile dormu vi, gefratoj
         G     A7
Eĉ ne aŭdiĝu via kri'
       D        F#7
Alvoka, nek la korbatadoj.
 Bm     A7      D
Eĉ ne aŭdiĝu via kri'.

Memoras ĉiuj ni pri l' sort'
Trafinta vin, kaj pri l' krimuloj,
Pro kiuj krevis via kord'
Kaj ne rigardis la okuloj.
Pro kiuj krevis via kord'.

Tri vortoj, plenaj je la flam',
El kiuj ni inspiron prenas,
La vortoj du: No pasaran!
Kaj la pasia: Venseremos!
La vortoj du: No pasaran!

Deziro via, ho fratar',
Sur kamp' batala pereinta,
Gvidados nin de jar' al jar'
Al vivo, viajn revojn inda.
Gvidados nin de jar' al jar'.

Kaj ĉie, kie nigra flam'
Denove sangan morton semas,
Eksonas kri': No pasaran!
Kaj via arda: Venseremos!
Eksonas kri': No pasaran!

Komentoj