Granda Urbo

Artisto: Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Laste redaktita:
Ярославна Пушкарская,
2023-novembro-13 13:02
Get it on Google Play

Teksto

Muziko     Ĵomart Amzeev
Esperanta teksto     Ĵomart Amzeev
Esperanta plenumo     Ĵomart Amzeev

 Em           C
Granda urbo, longaj stratoj,
 Am   B7   Em
Ĉio trankviliĝas.
 E7           Am
En brueto delikata,
 D7            G
En brueto delikata,
 C     B7    Em
Nokto jam naskiĝis.

En fenestro ĉiu vivas
Varma, mola lumo
Jam delonge mi ne timas,
Jam delonge mi ne timas,
 C     B7       E
De krepusk' brakumon.

Refreno:
 E               Am   D7
Jam delonge mi atendas
          G   C
Ion de vesperoj,
                Am     F
Sed mallumo ne defendas
          B7
De atendsuferoj.
                Am     F
Sed mallumo ne defendas
          E
De atendsuferoj.

Noktan ŝaltos mi lampeton,
Libron foliumos,
Kaj aŭskultos sonkasedon,
Kaj aŭskultos sonkasedon,
Rigardante lumon.

Vane serĉas mi respondon
Por demando unu:
Ĉu feliĉon mi renkontos,
Ĉu feliĉon mi renkontos,
trovos min fortuno?

Refreno

Jam vekiĝas urbo granda
Min mateno juĝos.
Kaj forpelos noktan landon,
Kaj forpelos noktan landon,
Gorizonto ruĝa.

Komentoj