Via Nomo

Artisto: Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Alŝutita:
2023-novembro-12 16:46
Get it on Google Play

Teksto

Muziko kaj teksto de Jxomart AMZEJEV.

 Gm                 A
Vian nomon mi ripetas ofte,
 Cm                  Gm
ĝi en dormo venas ĉiam nokte.
 Gm                   A
Ĝi mallaŭte, tre mallaŭte sonas,
 Cm    Eb              D7
sed mi aŭdas - ja mi vin bezonas.

Refreno:

 Gm
Nomo via, nomo via
 Cm
Vokas malproksimen.
 F
Nomo krias, nomo krias
 B        D7
Frape al animo.
 Gm
Kaj memoras, kaj memoras
 Cm         Eb
Mi someron, kiam
 Gm          D7        Gm
Kvazaŭ kanto sonis nomo via. (2 foje)

Vian nomon flustras mi espere
ke resonos ĝi per la letero.
Mi renkontos vin, mi tion scias,
kvazaŭ kanto sonos nomo via.

Refreno

Komentoj