Laciĝis Tago

Artisto: Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Alŝutita:
2023-novembro-12 15:47
Get it on Google Play

Teksto

Teksto kaj muziko de Ĵomart Amzeev

 Am      B7            Em
Laciĝis tago kaj foriras
 Am       B7         Em  E7
Kaj mi laciĝis de kurad'
   Am        D
Nenion mi deziras.
 G          C
Nenion mi deziras.
 Am      B7       Em
Rakontu ion, kamarad'.

Rakontu pri vojaĝoj longaj
Pri renkontiĝoj kun amik'.
Kaj pri amikorondoj, (2 foje)
Kaj pri amikorondoj,
Rakontu do, atendas, mi.

Mallaŭte sonu voĉo via,
Kaj iomete estu vi
Humormelankoliaj, (2 foje)
Humormelankoliaj,
Revenis kvazaŭ la juli'.

Ni rememoros la someron,
Duope kantos en silent'.
Trapasos la vespero, (2 foje)
Trapasos la vespero,
Kaj ruĝa estu orient'.

Kaj ne malhelpu telefono,
Forgesu ĉion ĝis aŭror'
Nenion mi bezonas (2 foje)
Nenion mi bezonas
Foriru do animdolor'.

Komentoj