Mi apud fenestro sidas

Artisto: Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Laste redaktita:
Ярославна Пушкарская,
2023-novembro-12 15:28
Get it on Google Play

Teksto

Muziko     Ĵomart kaj Nataŝa
Esperanta teksto     Ĵomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumo     Ĵomart kaj Nataŝa

  Em          Am  B7
Mi apud fenestro sidas
  Em            Am  D
Ankoraŭ varmigas min suno
   G          B7
Sed mi nenien rapidas
  C             B7
Jam estas aŭtuno, jam estas aŭtuno

Kaj mia memoro estas,
kiel plene skribita kajero
Trapasis nelonga festo
Foriris somero, foriris somero

Donacos al mi vintro longa
Laciĝon de tagoj severaj
Al multaj demandoj, respondojn
Kaj nepre esperon, kaj nepre esperon

Mi vintron travivos potage
Pro longa malvarm' mi aliiĝos
Printempo min ree atakos
Kaj fest' ripetiĝos, kaj fest' ripetiĝos

Mi apud fenestro sidas
Ankoraŭ varmigas min suno
Sed mi nenien rapidas
Jam estas aŭtuno, jam estas aŭtuno

Komentoj