Fervojbileton mi aĉetos

Artisto: Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Alŝutita:
2023-novembro-12 11:35
Get it on Google Play

Teksto

Muziko     Ĵomart kaj Nataŝa
Esperanta teksto     Ĵomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumo     Ĵomart kaj Nataŝa

 Cm                Dm   Cm
Fervojbileton mi aĉetos
 D7            Gm
Veturos serĉi vin
                     Cm
Gravajn aferojn mi forĵetos,
 F                     B
Gravajn aferojn mi forĵetos
        Eb    D7     Gm
Liberos fine, liberos fine

Gitaron mi malnovan prenos
Ne novan kantareton
De revoj kaj esperoj plena, de revoj kaj esperoj plena
Vojon impetos, vojon impetos

Ĉiutagecon mi forgesos
Forlasos landon ĝian
Sed kio baldaŭ min atendos, sed kio baldaŭ min atendos
Neniu scias, neniu scias

Sub akompan' de trajnaj radoj
Por vi komponos kantojn
Mallaŭte sonos ili arde, mallaŭte sonos ili arde
En nokta lando, en nokta lando

Mia vojaĝo estos longa
De l' vojo mi laciĝos
Revenos hejmen mi volonte, revenos hejmen mi volonte
Kaj trankviliĝos, kaj trankviliĝos

Ĝis la somer', somer' estonta
Kaj trankviliĝos, kaj trankviliĝos
Ĝis la somer'
Somer' estonta…

Komentoj