Ĉu vi kredas?

Artisto: Esperantistoj (Esperanto)
Uzanto: Ярославна Пушкарская
Daŭro: 130 sekundoj
Komenca paŭzo: 12 sekundoj
Tononoma sistemo: Ne definita
Sakra:
Komentoj pri tabulaturo: -

URL

Laste redaktita:
Ярославна Пушкарская,
2023-novembro-12 10:41
Get it on Google Play

Teksto

Teksto     Igorj Koĥanovskij
Muziko     Aleksej Ribnikov
E-teksto     Lusi RIMON

Kanto el la rusa filmo “Большое космическое путешествие” (Granda kosma vojaĝo).

 Em
Mi rimarkis unufoje,
                   D
Ke dum vintro la siringo
                     Am
Blanke floris kvazaŭ maje,
 C                   Em
Ĉu vi kredas min aŭ ne?
 A              Em
Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Kial mi ne estu certa?
Ankaŭ mi ĉi tion vidis,
Estu ĝi por ni sekret'
Estu nia sekret'.

Kaj okazis denelonge
Ke la luno inter branĉoj
En misvojo haltis dorme,
Ĉu vi kredas min aŭ ne?
Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Ankaŭ mem mi tion vidis
El fenestro dumvespere,
Estu tio la sekret'.
Estu nia sekret'.

Mi observis stelfaladon
Sur ĉielo blu-krepuska,
Kaj du steloj flugis kune,
Ĉu vi kredas min aŭ ne?
Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Kial mi ne estu certa?
Ankaŭ mi tion ĉi vidis,
Estu ĝi por ni sekret'
Estu nia sekret'.

Komentoj